La filozofio de libereco
La filozofio de libereco estas verko de Rudolf Steiner publikita en 1894 kaj eldonita en Esperanto de Willy Nüesch. La libro prezentas bazon por antropozofia mondkoncepto per rezultoj de animobservado laŭ naturscienca metodo.
La filozofio de libereco | |
---|---|
skribita verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Rudolf Steiner |
Lingvoj | |
Lingvo | germana lingvo |
Eldonado | |
Ĝenro | eseo |
En sia filozofia ĉefverko, samtempe fundamento de la antropozofia spiritoscienco, Rudolf Steiner pritraktas la esencajn demandojn de la ekkona procezo kaj etiko.
Enhavo
redaktiScienco de la libereco: La konscia homa agado – La baza instigo al scienco – La pensado en la servo de mondo-konceptado – La mondo kiel perceptaĵo – La ekkonado de la mondo – La homa individuo – Ĉu ekzistas limoj de ekkonado ? / La realo de la libereco : La faktoroj de la vivo – La ideo pri libereco – Libereco-filozofio kaj monismo – Mondocelo kaj vivocelo (Destino de la homo) – La morala fantazio (Darvinismo kaj moraleco) – La valoro de la vivo (Pesimismo kaj optimismo) – Individuo kaj genro / La lastaj demandoj : La konsekvencoj de la monismo.
Eksteraj ligiloj
redakti- Katalogo de[rompita ligilo] Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj