La geedzoj Arnolfini

pentraĵo de Jan van Eyck
La geedzoj Arnolfini
Alklaku la bildon por pligrandigi ĝin.
Jan van Eyck, 1434
Oleo sur kverko
82,2 x 60 cm
National Gallery (Londono)

La geedzoj Arnolfini estas pentraĵo plenumita de la flandra pentristo Jan van Eyck en 1434. Inter aliaj titoloj, ĝi ankaŭ estas konita kiel "La Arnolfini-edziĝo", "La duobla portreto Arnolfini" aŭ la "Portreto de Giovanni Arnolfini kaj ties Edzino".

La pentraĵo verŝajne estas portreto de Giovanni Arnolfini kaj de ties edzino en ĉambro, certe en ilia domo de la flandra urbo Bruĝo. Ĝi estas rigardita kiel unu el la plej originalaj kaj kompleksaj pentraĵoj en la historio de eŭropa arto.