La sidanta skribisto

La sidanta skribisto, ankaŭ konata kiel La sidanta skribisto de Luvro, estas unu el la statuoj plej karakterizaj de la skulptarto de la Malnova imperio de Egiptio, kaj unu el la plej famaj kaj bone konservataj el la tuta egipta civilizo. Ĝi estis skulptita inter la jaroj 2480 kaj 2350 a. K.

La sidanta skribisto, ekspoziciita en la Muzeo Luvro, Parizo.

Ĝi estis realigita en epoko kiam Egiptio troviĝis en la pinto de sia gloro kaj estis forlasita la konstruado de grandaj piramidoj: la metiistoj okupiĝis pri pliaj fakoj, la tomboj kaj temploj akiris pli kompleksan arkitekturan stilon kaj la arto okupiĝis pri pli etaj objektoj, reproduktante la ĉiutagan vivon. La skribistoj, nepraj en la ŝtato fortege centralizita, estis ofte reprezentitaj.

La statuo estis eltrovita en la nekropolo de Sakkara, situanta en la okcidenta bordo de la rivero Nilo, fronte al la malnova urbo Memfiso, kiu estis la ĉefurbo de la Malnova imperio de Egiptio, kaj oni kredas ke ĝi reprezentas altan funkciulon de la administrado. Metita en kapelo de tombo, la statuo partoprenis la ceremoniojn kaj ricevis la oferdonojn por la mortinto, ĝia karaktero estis funebra.

Ĝia korpo estas skulptita sur kalkoŝtono, kaj ĝiaj okuloj tajlitaj sur kvarco blanka kaj ebono. Ĝia vizaĝo estas atentokapta kaj rigardo vivanta. Parto de la korpo estas tre realisma, rimarkindas la vangostoj kaj vangoj, kaj la okuloj montras grandan realismon. La manoj estas tajlitaj per pena detalado.

Nuntempe la statuo troviĝas en la Muzeo Luvro de Parizo, Francio.