La turmentego de la memmortigintoj

La Turmentego de la Memmortigintoj estas libro de Almerindo Martins de Castro kiu komentarias citaĵojn el La libro de la spiritoj kaj priskribojn de spiritoj, kiuj mortigis sin kaj revenis por raporti siajn turmentojn.

Laŭ la libro, memmortigo estas la komenco de la plej granda turmento, kiun la homo povas sperti, ĉar li vivadas plu, kvankam la korpo jam mortis, kaj ne povas esti helpata nek mildigi al si la suferojn, tial ke tiu mildigo nur siatempe povas fariĝi.

Jam ĉe la malfermo de la verko li prezentas observon laŭ kiu unu el plej pereigaj iluzioj de la homo estas la supozo, ke la morto de la korpo nuligas la konscion pri la individueco. Opiniante ke la intelekta funkcio estas ekskluziva de encela maso, kaj ke la animospirito ne povas ekzisti aparte de la korpo multaj homoj sinmortas.

La turmentego de la memmortigintoj estas tradukita en Esperanton de Benedicto Silva.