Ladislav KOVÁŘ (1948) estas ĉeĥa esperantisto, inĝeniero, aktivulo de fervojista sekcio, redaktoro de Fervojfakaj Kajeroj kaj Internacia Fervojisto. Kiel 17-jarulo en 1965 li ĉeestis kaj protokolis la fondan kunvenon de la ĉeĥa IFEF-sekcio en Česká Třebová kaj laboras en ĉefaj funkcioj de la sekcio.

Artikoloj redakti

  • Aŭtomatizado de ranĝostacioj (AEST 1978)
  • Veturrezisto ĉe fervojo (AEST 1989)
  • Masmezurilo en ranĝostacioj (Fervojfakaj Kajeroj, 2/1993)
  • Modernaj informsistemoj por vojaĝantoj (Fervojfakaj Kajeroj, 7/1998)
  • Inundo 2002 (Fervojfakaj Kajeroj, n-ro 12)
  • Diagnostiko de fervojaj sekurigaj sistemoj (Fervojfakaj Kajeroj, 18/2010)
  • Trafikterminalo en Česká Třebová (Fervojfakaj Kajeroj, n-ro 19)
  • Alikonstruo de stacio Ústí nad Orlicí (Fervojfakaj Kajeroj, 22/2014)
  • InnoTrans - pripensaĵoj – informdirektado por surrela trafiko ( Fervojfakaj Kajeroj, n-ro 23, kune kun Heinz Hoffmann)
  • Radiofoniobloko (Fervojfakaj Kajeroj, n-ro 23, kune kun František Frýbort)
  • Diagnoziko de fervojvagonoj (Fervojfakaj Kajeroj, n-ro 25)
  • Nova fervoja relvoj-interligo Dresdeno-Prago (Fervojfakaj Kajeroj, 26/2018)
  • Nova silkvojo (Fervojfakaj Kajeroj, n-ro 27)
  • Grandrapidaj fervojlinioj antaŭenigas Marokon (Internacia Fervojisto, 5/2019)