Ladislav KYSELÝ (naskiĝis la 27-an de junio 1926 en Mořkov - mortis la 25-an de aŭgusto 2003) estis ĉeĥa esperantisto, fondinto de Junularo Ostrava en la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento kaj fondinto de teatra kolektivo, por kiu li verkis spektaklojn. Plie li instruis Esperanton, preparis ekspoziciojn pri Esperanto kaj tradukis al Esperanto ĉeĥajn kaj slovakajn kantojn. Lia plej fama traduko estas la kanto Mariŝa:

Ladislav Kyselý
Persona informo
Naskiĝo 27-an de junio 1926 (1926-06-27)
Morto 25-an de aŭgusto 2003 (2003-08-25) (77-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Ĉeĥio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Ĉiuj knaboj kaj knabinoj amas sin, nur neniu junuleto amas min.
Sidas panjo, sidas panjo, sur kortet', kaj mi estas en kamero kun knabet'.
Batas panjo, batas panjo, batas min, ke mi amas, ke mi kisas, knabo, vin.
Mariŝa, kisu min, sen peto al patrin', ŝi juna same faris, pri kisoj ne avaris.