Ladislav Prachař estas ĉeĥa esperantisto el Pacov.

Ladislav Prachař
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Ĉeĥio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

En 1981 ĈEA eldonis lian lernolibron por 8-jaraj infanoj Esperanto 1 en eldonkvanto de 5 mil ekzempleroj, en 1983 la duan parton en eldonkvanto duona. Interese estas, ke la slovaka traduko de J. Varinský aperis pli frue ol la originalo en 1980 en mil ekzempleroj. La lernolibro servis dudek jarojn en infanaj rondetoj kaj tendaroj, ĝis ĝi estis anstataŭigita per pli modernaj lernolibroj de Jana Melichárková.

Lernolibro por infanoj

Tiutempe la lernolibro povis aperi nur tajpita kaj multobligita ofsete, kio por etaj infanoj ne estis optimuma, tamen la aŭtoro klopodis vigligi la lecionojn per bildoj de Věra Síbrtová. Specialaĵo estis la t.n. Pracovní listy (Laborfolioj) kiel aldono de la unuopaj volumoj. Temis pri proksimume cent nebinditaj folioj en koverto kun diversaj tabeloj, krucvort-enigmoj, kolorigeblaj bildoj, taskoj k.s.

La unua volumo havas 20 lecionojn, la dua 19. La gramatiko estas klarigata malrapide, ĉar la 8-jaraj infanoj ankoraŭ ne konas la gramatikon de sia gepatra lingvo, nek gramatikan terminlogion. En la unua volumo estis nur kelkaj verboj kun finaĵo -AS (estas, brilas, dormas, diras, flugas, kantas, kreskas, laboras, lernas, loĝas, ludas, naĝas, sdas, skribas, staras, vivas), preterito, futuro kaj volitivo aperis nur en la dua volumo.

Verkoj redakti

  • Esperanto pre deti od 8 rokov (Esperanto por infanoj ekde la 8-a jaro, slovaka traduko, 1980)
  • Esperanto pro děti 1 (Esperanto por infanoj 1, ĈEA, 1981)
  • Pracovní listy k učebnici Esperanto 1 (Laborfolioj por la lernolibro Esperanto 1)
  • Esperanto pro děti 2 (Esperanto por infanoj 2, ĈEA, 1983)
  • Pracovní listy k učebnici Esperanto 2 (Laborfolioj por la lernolibro Esperanto 2)