Lago Ancipa

La lago Ancipa, ankaŭ nomata "Lago Sartori" estas artefarita baseno (akvorezervejo) de Sicilio. Ĝi situas inter la montoj Nebrodi, ĉe la aŭtoŝosejo inter Troina kaj Cerami, je kvin kilometroj de la unua municipo kaj markas la limon inter la provincoj Enno kaj Mesino.

Lago Ancipa
Lago Ancipa.JPG

LandoItalio

Supermara alteco944 m s.l.m. [+]
Koordinatoj37° 50′ 9″ N, 14° 33′ 41″ O (mapo)37.835714.5614Koordinatoj: 37° 50′ 9″ N, 14° 33′ 41″ O (mapo)


Map
Lago Ancipa
Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Lake Ancipa [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Lago Ancipa

La lago "Ancipa" estas la plej alta lago en Sicilio, je 944 metroj super la marnivelo, kaj estas unu el la ĉefaj rimedoj por la akvoprovizado en la centro de la insulo. Ĝi provizas akvon al 13 municipoj de la provinco Enno, inkluzive de la ĉefurbo kaj al aliaj urboj de Nisseno kaj Katanio. Dum la sekaj periodoj la akvo multe malaltiĝas kaj en 2006 ĝi draste malpliiĝis al miliono da kubaj metroj, kio kaŭzis gravan akvokrizon en granda parto de la interna Sicilio.