Lago Moreno

lago en Argentino

La lago Moreno (bruna) estas lago de glaĉera deveno situanta en la provinco Río Negro, Argentino, en la departemento Bariloche.

Lago Moreno
lago [+]

Supermara alteco766 m [+]
Koordinatoj41° 5′ 0″ S, 71° 29′ 50″ U (mapo)-41.0833-71.4972Koordinatoj: 41° 5′ 0″ S, 71° 29′ 50″ U (mapo)
Areo16,4 km² (1 640 ha) [+]

Lago Moreno (Argentino)
Lago Moreno (Argentino)
DEC
Lago Moreno
Lago Moreno
Map
Lago Moreno
Vikimedia Komunejo:  Lago Moreno [+]
vdr
Vido de la lagoj Nahuel Huapi kaj Moreno el la Punto Panorámico (rigardejo) en la Circuito Chico (malgranda itinero).

Ĝi havas proksimuman areon de 1.640 hektaroj. Ĝi estas situanta proksime de la urbo San Carlos de Bariloche, kaj estas turisma celo tre populara kaj por loĝantoj kaj por vizitantoj. Ĉe ties bordoj estas du malgrandaj turismaj setlejoj, nome Colonia Suiza kaj Villa Llao Llao.

Sude de la lago staras la montoj cerro López, kies kruta konturo dominas la pejzaĝon, kaj la cerro Goye. Norde, ĝi estas separata disde la tre proksima lago Nahuel Huapi, en kiu ĝi elakviĝas tra mallonga kanalo, danke al serio de montetoj inter kiuj la cerro Llao Llao kaj la cerro Campanario.

Kurioza karaktero de tiu lago estas ke ĝi estas dividita en du partoj similgrandaj, nome Lago Moreno Oeste aŭ Inferior (okcidenta aŭ malsupra), kaj la Lago Moreno Este aŭ Superior (orienta aŭ supra). Ili troviĝas separataj de mallarĝa terkolo, kiu siavice estas superata de ŝosea ponto, de la pado kiu formas parton de la marŝa itinero, tre visitata de turistoj okcidente de la urbo Bariloche, kaj kiu ĉirkaŭas tute la Lagon Moreno Oeste.

El ĉiuj lagoj de la zono de Bariloche, la lago Moreno estas kiu plej vidis siajn bordojn kaj ĉirkaŭojn plej modifitajn de la homa interveno. La borda loĝantaro ege pliiĝis en la lastaj jardekoj. La densaj arbaroj de coihue, nome Nothofagus dombeyi, kaj cipresoj, estis parte forhakitaj, kaj anstataŭitaj de pinoj de eŭropa deveno. La plej parto de ties bordoj estas de privata propraĵo kaj korespondas al turismaj loĝejoj. Nur la norda areo de la lago Moreno Oeste apartenas al la Municipa Parko Llao Llao, disigita en la 1980-aj jaroj el la Nacia Parko Nahuel Huapi.

Ties akvoj estas modertemperaturaj kompare kun aliaj lagoj de la zono, ĉar ties ĉefa akvenhavo venas ne el malglaciiĝo de vintaj neĝoj, sed el pluvoj vintraj-printempaj. Pro tio ĝi estas kun la lago Gutiérrez unu el preferitaj celoj de turistoj kaj loĝantoj de Bariloche por akvosportoj kaj naĝado. Ĝi havas variajn strandajn zonojn, sed nur kelkaj el ili estas facile atingeblaj pere de pavimitaj vojoj. La lago estas navigebla kaj facile atingebla el la Nahuel Huapi.

Koordinatoj: 41° 05′ S 71° 29′ U / 41.083 °S, 71.483 °U / -41.083; -71.483 (mapo)