La Lago Tuz (signifas "sala lago" en la turka, konita en la antikvo kiel Lacus Tatta en la latina) estas sala lago en Turkio; ĝi estas la dua plej granda lago de la lando post Lago Van. La lagoakvo havas saloenhavon de 32,9 %.

Lago Tuz
endorheic lake • vidindaĵo • hipersala lago • lago [+]

LandoTurkio

Alfluantoj
- alfluantojPeçenek Deresi, Melendiz Çayı
Loko apud la bordoŞereflikoçhisar

SituoKonya, Aksaray, Ankara
- alteco905 m [+]
- koordinatoj38° 50′ 0″ N, 33° 20′ 0″ O (mapo)38.83333333333333.333333333333Koordinatoj: 38° 50′ 0″ N, 33° 20′ 0″ O (mapo) [+]

Longo100 km (62.14 mi)
Larĝo50 km (31.07 mi)
Maksimuma profundo2 m
Areo1 500 km² (150 000 ha) [+]

Lago Tuz (Turkio)
Lago Tuz (Turkio)
DEC
Lago Tuz
Lago Tuz
Map
Lago Tuz
Vikimedia Komunejo:  Lake Tuz [+]
vdr

La lago situas en seka altebenaĵo inter Provinco Ankara, Provinco Konya kaj Provinco Aksaray. La sala lago ne havas defluon kaj rezervas nur la precipitaĵon (250 mm en jaro) kaj la grundan akvon. En la someraj monatoj estiĝas kristala sala tavolo. Ĉe la lago agadas tri salekspluataj fabrikoj. 70 % da la konsumita salo en Turkio venas de tie.

Oni havas la plej bonan rigardon je la lago el Şereflikoçhisar ĉe la ĉefa aŭtovojo de Ankara al Aksaray. Ĉe la laga rando kreskas junkoj. Plimulto de la turkaj rozaj flamengoj nestumas tie. La blankfrunta ansero kaj la malgranda turfalko nestas same tie en proksimo de la lago.