La Lago de Meduzoj (Ongeim'l Tketau) aŭ ankaŭ Jellyfish Lake estas salet-akva lago, kiu situas sur la insulo Eil Malk je 25 km de insulo Koror, en la sudpacifika insula ŝtato Palau.

Lago de Meduzoj
plurtavola lago, salakva lago [+]

Koordinatoj7° 9′ 40″ N, 134° 22′ 34″ O (mapo)7.1611111111111134.37611111111Koordinatoj: 7° 9′ 40″ N, 134° 22′ 34″ O (mapo)

Longo420 m
Larĝo200 m
Averaĝa profundo30 m
Akvokolektejo0,06 km² (5,7 ha) [+]
Areo0,06 km² (5,7 ha) [+]

Lago de Meduzoj (Palaŭo)
Lago de Meduzoj (Palaŭo)
DEC
Lago de Meduzoj
Lago de Meduzoj
Map
Lago de Meduzoj
Vikimedia Komunejo:  Jellyfish Lake [+]
vdr
Lago de Meduzoj sur Eil Malk

Antaŭ ĉ. 18.000 jaroj fermiĝis la atolo kaj la tie vivantaj meduzoj alkutimiĝis al tiu specifa ekosistemo. La tieaj meduzoj estas subspecioj de Mastigias papua, apartenas al la planktonfiltra ordo de radikbuŝaj meduzoj. Tiu specio ne manĝas planktonon, sed transformiĝis al "bredado" de algoj (zooksanteloj), kiujn kunportas en si. Ĉar la algoj bezonas sunlumon , la meduzoj ĉiumatene leviĝas supren kaj tiel „nutras“ siajn algojn. En la mallumeco ili sinkas, ĝis ili atingas profundon de ĉ. 20 m, kie aperas la venena sulfura hidrogeno. Cetere, ili ne povas tuŝi la lagogrundon, kie onin manĝas la maranemonoj (Entacmaea medusivora).