Plurtavola lago
Plurtavola lago havas tavolojn de akvo, kiuj ne intermiksiĝas. La plej profunda tavolo de akvo en tia lago ne enhavas solvitan oksigenon. La tavoloj de sedimento je la fundo de plurtavola lago restas relative nemiksitaj, ĉar ili estas ne loĝantaj de organismoj, kiuj povus kirli ilin supren.
Ĉi tiu speco de lago povas formiĝi pro pluraj kaŭzoj:
- La baseno estas nekutime profunda kaj kun krutaj flankoj kompare al la laga surfaca areo.
- La suba tavolo de la lago estas multe sala kaj pro ĉi tio pli densa ol la pli altaj tavoloj de akvo.
Bakterioj, kiu uzas sulfurajn kombinaĵojn en fotosintezo prefere ol oksigenon, povas troviĝi en iuj plurtavolaj lagoj.
Foje karbona dioksido (CO2) aŭ alia solvita gaso povas esti en granda kvanto en relative nemiksataj subaj tavoloj de plurtavola lago. Kiam la situacio estas perturbata, kiel povas okazi pro tertremo, povas rezulti subita eligo de gaso el lago. Rimarkinda evento de ĉi tiu speco okazis en Nyos en 1986, kaŭzante proksimume 1800 mortojn.
Plurtavolaj lagoj sur Tero
redaktiNordameriko
redakti- Sapa Lago en Vaŝingtonio.
- Verda Lago kaj Ronda Lago, en Ŝtata Parko Verdaj Lagoj, 13 km oriente de Sirakuso.
- Crawford proksime de Milton, Ontario
- Roza Lago en parko Gatineau, Kebekio
- McGinnita en Provinca Parko Petroglifoj, Ontario
- Mahoney en valo Okanagan, Brita Kolumbio
- Irondequoit (Rochester, Nov-Jorkio) estas ankaŭ konsiderita kiel plurtavola. Uzo de voja salo estas la ĉefa kaŭzo por ĝia ŝanĝiĝo.
Aŭstralio kaj Nov-Zelando
redakti- Fidler, apud rivero Gordon en Tasmania sovaĝeja monda hereda areo, Aŭstralio.
Norda Eŭropo
redakti- Salsvatnet, Kilevann, Tronstadvatn, Birkelandsvatn, Rørholtfjorden, Botnvatn, Rørhopvatn, Strandvatn en Norvegio.
Afriko
redaktiAzio
redakti- Pantai Keracut (Plaĝo Keracut), nacia parko de Penang, nordokcidenta insulo Penang, Malajzio
- La Nigra Maro estas ankaŭ konsiderata kiel plurtavola.
Eksteraj ligiloj
redakti- Fidler revigliĝis Arkivigite je 2005-05-11 per la retarkivo Wayback Machine