Lagosa Insulo, aŭ Lagos Island kaj Ìsàlẹ̀ Èkó, estas la ĉefa kaj centra "local government area" (LGA, loka administracia areo) en Lagoso, Lagosa Ŝtato, Niĝerio. Ĝi estas parto de "Lagos Division". En la popolnombrado de 2006, tiu LGA havis populacion de 209 437 personoj en areo de 8.7 km². La LGA kovras nur la okcidentan duonon de la Lagosa Insulo; la orienta duono estas simple referencata kiel LCDA Lagosinsula Oriento.

Lagosa Insulo
local government area of Nigeria [+]

AkvejojLagosa Laguno, Atlantiko

Koordinatoj6° 27′ N, 3° 24′ O (mapo)6.453.4Koordinatoj: 6° 27′ N, 3° 24′ O (mapo)
Areo214 km² (21 400 ha) [+]
Loĝantaro209 437 [+] (2006)
HorzonoUTC+01:00 [+]
Poŝtkodo101223 [+]

Lagosa Insulo (Niĝerio)
Lagosa Insulo (Niĝerio)
DEC
Lagosa Insulo
Lagosa Insulo
Map
Lagosa Insulo
Vikimedia Komunejo:  Lagos Island [+]
vdr
Detala mapo de Lagosa Insulo.

Lagosa Insulo enhavas gravan centran negocan distrikton.[1] Tiu distrikto estas karakterizita pree de altnivelaj modernaj konstruaĵoj. La insulo enhavas ankaŭ multajn el la plej grandaj bazaroj de la urbo (kiel la populara Idumota kaj Balogun).[2] Ĝi estas hejmo ankaŭ de la Nacia Muzeo de Niĝerio, la Centra Moskeo, la Glover Memormonumento, la Katedralo Eklezio de Kristo kaj la Palaco de la Oba de Lagoso (Iga Idunganran).[3] Alia grava parto de la Lagosa Insulo estas Marina. Ĝi limas ĉe la bazaroj Idumota kaj Balogun kaj estas hejmo de gravaj bankaj institucioj. Kvankam iam estis en ruina kondiĉo, la Tinubu Square (Placo Tinubu) de la Lagosa Insulo estas loko de historia gravo, iam rilata al gravulino kiu regis sklavkomercon; poste tie okazis la Amalgama Ceremonio kiu unuigis la Nordan kaj la Sudan protektoratojn por formi Niĝerion en 1914.

Notoj redakti

  1. The lagos pressure group on the environment. Limge Online. Arkivita el la originalo je 10a de Majo 2013. Alirita 4a de Aprilo 2012. Arkivigite je 2013-05-10 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-05-10. Alirita 2021-03-20.
  2. (26a de Aprilo 2007) 2008 All Africa Media Research Conference. Nigeria Tribune, p. 34.
  3. Simply Lagos. The Transmitter. Arkivita el la originalo je 4a de Marto 2016. Alirita 4a de Aprilo 2012.

Eksteraj ligiloj redakti

6° 27′ N 3° 24′ O / 6.450 °N, 3.400 °O / 6.450; 3.400 (mapo)