Laguna de Contreras

Laguna de Contreras [laGUna dekonTREras] estas municipo en la nordo de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la nordo de la provinco. La loknomo Laguna de Contreras estas etimologie komprenebla kiel Lageto de Contreras, alude al reganta familio.

Laguna de Contreras
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 40236
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 110  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 30′ N, 4° 2′ U (mapo)41.494444444444-4.0288888888889Koordinatoj: 41° 30′ N, 4° 2′ U (mapo) [+]
Alto 800 m [+]
Areo 19,29 km² (1 929 ha) [+]
Laguna de Contreras (Provinco Segovio)
Laguna de Contreras (Provinco Segovio)
DEC
Laguna de Contreras
Laguna de Contreras
Situo de Laguna de Contreras
Laguna de Contreras (Hispanio)
Laguna de Contreras (Hispanio)
DEC
Laguna de Contreras
Laguna de Contreras
Situo de Laguna de Contreras

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Laguna de Contreras [+]
vdr
Laguna de Contreras en la provinco Segovio.
Preĝejo de Laguna de Contreras.
Palaco de Contreras.
Ponto.
Preĝejo de Vivar de Fuentidueña.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio, formita de Laguna de Contreras kaj la submunicipo Vivar de Fuentidueña, okupas totalan areon de 19,29 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 106 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 700 el la 1950-aj jaroj.

Ĝi distas 54 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Torre de Peñafiel, Rábano (Valladolid), Sacramenia, Canalejas de Peñafiel, Vivar de Fuentidueña, Aldeasoña kaj Calabazas de Fuentidueña. Trafluas la teritorion la rivero Duratón kaj la rojoj Vega, Hoz kaj Turrubiel.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Maria de la 16-a jarcento, la ermitejo de Sankta Petro, mezepoka ponto kaj la Palaco de Contreras. Krome estas la preĝejo de Sankta Maria de Vivar de Fuentidueña.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti