Lajos GORÓ [lajoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo GORÓ Lajos estis hungara pentristo, ilustraciisto.

Goró en 1904

Lajos Goró naskiĝis en 1865 en Hungara reĝlando en Marossolymos (nuntempa Șoimuș (Hunedoara) en Rumanio). Li mortis la 19-an de marto 1904 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Lajos Goró komence estis fervoja oficisto. Post jaroj li lernis pentroarton en Vieno kaj Munkeno. Li frue estis kunlaboranto de gazeto Vasárnapi Ujság. Li laboris ankaŭ por Új Idők, krome li pentris pentraĵojn pri vivo de Budapeŝto. Li havis kontaktojn ankaŭ kun eksterlandaj gazetoj ("Illustration", "lllustrated London News", "Über Land und Meer" kaj "Leipziger Illustrierte Zeitung". Li ilustris faman romanon de Mór Jókai. Post la morto li postlasis 5 gefilojn.

Fontoj redakti