La Lancia Dilambda estis aŭtomobilo de la itala firmao Lancia, produktita de 1928 ĝis 1935.

Dilambda el la unua serio (versio Torpedo)

La veturilo redakti

Ĝi estis prezentita en 1929 en Parizo je la ekspozicio Pariza Aŭtosalono 1929. La plej alta rapideco estis 120 km/h kaj la povumo estis 74 kW (101 ĉevalpovumoj).

La dilambda estis tre rapida kaj havis diversajn teknikajn novaĵojn. La motoro havis V-pozicion de la cilindroj kun angulo de nur 24°. Motoro kaj ĉasio estis konektitaj kun tn. silentigaj iloj (germane "Silentblöcke" trad. serĉata). La centrala lubrikado de la ĉasio estis funkciigata per puŝ-butono je la instrumenta panelo. La motor-oleo povis esti replenigita per pumpilo. La radiatoro estis regulita per termostato. Pionira estis la aparta risorto por ĉiu rado. La benzinujo havis portantan funkcion.

Variantoj redakti

Estis tri serioj kun teknikaj ŝanĝoj.

  • Unua serio (1928–1931), 1104 ekzempleroj, tri longecoj
  • Dua serio (1931–1933), 300 ekzempleroj, tri longecoj
  • Tria serio (1933–1935), 281 ekzempleroj, nur la varianto kun granda longeco

Elstaraj posedantoj redakti

La Dilambda estis uzata de multaj eminentuloj de la 1930-aj jaroj. Inter aliaj de la germana boksisto kaj monda ĉampiono Max Schmeling, Ernest Hemingway kaj Greta Garbo.

Erich Maria Remarque aĉetis ĝin el la mono ricevita el la tre sukcesaj vendoj de sia romano Nenio nova surfronte. En 1933 li fuĝis el Germanio al Francio kune kun Marlene Dietrich kaj skribis pri tio. Lia ekzemplero ankoraŭ ekzistas en bona stato. Dum la inaŭguro de la Remarque-Hotelo en Osnabrück ĝi estis tie ekspoziciita.

Eksteraj ligiloj redakti