Landa parlamento (Aŭstrujo)

En Aŭstrujo, landa parlamento (germanlingve Landtag) estas la leĝodonanta institucio de federacia lando. Ĝin elektas la balotrajtaj aŭstroj kun ĉefa loĝejo en tiu federacia lando al kvinjara agperiodo, krom en Supra Aŭstrujo, kie la agperiodo daŭras ses jarojn. En Vieno, kiu estas kaj federacia lando kaj komunumo, la landa parlamento estas ankaŭ komunuma konsilio.

La landaj parlamentoj elektas la landan registaron kaj la landestron (Landeshauptmann). Laŭ la konstitucio, la federaciaj landoj havas kompetenton fari leĝojn en ĉiuj kampoj, por kiuj la konstitucio ne difinas, ke la federacio havas kompetenton; tamen la listo de tiuj difinitaj "federaciaj kampoj" estas longa, do la landaj parlamentoj ne havas grandajn decidpovojn.

La landa parlamento kreas ankaŭ la konstitucion de sia lando, kiu tamen ne rajtas kontraŭi la federacian konstitucion.