Landlima kaj regionhistoria muzeo Georg-Stift (Gräfenthal)

muzeo en Germanio

La Landlima kaj regionhistoria muzeo Georg-Stift (germane: Grenz- und Heimatmuseum Georg-Stift) troviĝas en Gräfenthal, Germanujo (Obere Coburger Straße nr 13).

Landlima kaj regionhistoria muzeo Georg-Stift
muzeo
Lando Germanio vd
Situo Gräfenthal
vdr
Eksa orfejo kaj nuntempe muzeo: La Georg-Stift.

Historio redakti

La muzeo ekzistas plurparte ekde 1983 kaj gastas nun en iama orfejo konstruigita en 1893 fare de lia duka moŝto Georgo la 2-a (Saksio-Meiningen). La monumentprotektita domo restaŭritis profunde ĝis 2003.

Kolektoj redakti

Fokuso ĉefa metitis pri la evoluo de la regiono proksime de la GDR-landlimo (regiono Gräfenthal kaj Probstzella). Per la helpo de la ĵurnalisto kaj verkisto Roman Grafe eblis aranĝi interesan dokumentadan sekcion pri la perfortaj forloĝigaj de la homoj el la landlima areo kaj pri la viktimoj mortpafitaj fare de la landlimsoldatoj. Efektoj de tiaj mezuroj sur la ĉiutaga vivo kaj menso de la loĝantoj ankaŭ ne preterlasatas. En reproduktita klasĉambro iĝas komparo inter la lerneja sistemo de GDR kaj la lernado ĉ. la jaro 1900-a.

Gapĉambroj prezentas la loĝadon de la burĝoj ekde la komenco de la 20-a jarcento; videblas tradiciaj kostumoj kaj atelieroj de metiistoj. Alia sekcio temas pri la historio de la urbo, de rezidejaj tempoj ĝis la rolo kiel ĉefloko de unuainstanca tribunaldistrikto. La (hodiaŭ parte kadukiĝinta) Kastelo Wespenstein havas ankaŭ apartan gravecon en la elmontrado. Regule okazantaj nedaŭraj ekspozicioj kompletigas la daŭrajn.

En parto situanta sub libera ĉielo videblas iloj historiaj de agrikulturo. Somere aranĝatas tie ĉi i.a. filmprojekcioj aŭ rektaj prezentadoj de metiista lerteco kun bazareto por akiro de la produktitaj varoj.

Eksteraj ligiloj redakti

Hejmpaĝo de la muzeo.