Gräfenthal

komunumo en Turingio, Germanio

Gräfenthal [GRE:fntal] estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Saalfeld-Rudolstadt de la federacia lando Turingio, kaj krome estas parto de komunumaro, do grupiĝo de pluraj najbaraj komunumoj por komuna plenumo de iuj administraj servoj, nomata Verwaltungsgemeinschaft Schiefergebirge (en Esperanto "komunumaro Ardeza Montaro"). Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 1878 loĝantojn.

Gräfenthal
Blazono
Gräfenthal (Germanio)
Gräfenthal (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Saalfeld-Rudolstadt
Komunumaro Verwaltungsgemeinschaft Schiefergebirge
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 036703
Poŝtkodo 98743
Aŭtomobila kodo SLF
Oficiala Municipokodo 16073028
Subdivido 8 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Henry Bechtoldt
Adreso de la administrejo Marktplatz 1
Demografio
Loĝantaro 1878 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 32′ N, 11° 18′ O (mapo)50.52591911.305845Koordinatoj: 50° 32′ N, 11° 18′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 400 m
Areo 36,45 km²
Oficiala retejo http://www.graefenthal.de
vdr

Priskribo redakti

Situanta idilie inter la Rennsteig, fama malnova kaj frekventatega migradopado en Turingio kaj Bavario, kaj la altaĵoj de Saalfeld, la komunumo historie elstaras. Ĉar super la urbeto troviĝas la Kastelo Wespenstein, la iama rezidentejo de la marŝaloj de Pappenheim.

Pri la alternaj historiaj epokoj de la pli ol 650-jara urbeto informas la regiona muzeo en la turaj arkaĵoj de la paroĥa Mario-preĝejo kies interno estas laŭ secesia stilo.

Multaj migradopadoj invitas la turistojn al la ĝuo de la ĉirkaŭaĵaj - ne nur pejzaĝaj! - atrakcioj, ekz. la vizitebla muzea minejo Morassina - kie ekspluatiĝis vitriolo - ĉe Schmiedefeld (Lichtetal) aŭ la kastelo Lauenstein en Supra Frankonio.

Famuloj rilataj al Gräfenthal redakti

Vidu ankaŭ redakti