Kastelo Wespenstein

Kastelo Wespenstein (germane: Schloß Wespenstein) troviĝas en Gräfenthal, Germanio, ĉe la landlimo inter Turingio kaj Bavario. Ĝi servis kiel trapasejŝirmejo de mezepoka armea kaj komerca vojo disde Lepsiko tra Saalfeld (Saale) al Nürnberg sur la kresto de la Turingia Ardeza Montaro havante ankaŭ strategian gravecon.

Kastelo Wespenstein

Graefenthal-Schloss.jpg

Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 31′ 35″ N, 11° 18′ 8″ O (mapo)50.526411.3022Koordinatoj: 50° 31′ 35″ N, 11° 18′ 8″ O (mapo)
Situo de Kastelo Wespenstein
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

HistorioRedakti

Ĉirkaŭ la jaro 1250 ĝi konstruitis kiel doganloko fare de la grafoj de Orlamünde, supoze sur grundo de malnova ludovikida rezidejo. Ĝia unua mencio endokumenta estis en 1337: Hus Greventhal. La grafoj de Orlamünde donacis ĝin unue al la dinastianoj de Gräfendorf (hodiaŭ parto de Krölpa); poste ili mem uzis la kasteon, kiam perdiĝis iliaj originaj landoj en la Orla-govio paŝon post paŝo al la Dinastio Wettin. Alia rezidejo ilia estis Burgo Laŭenstein (Ludwigsstadt). Oto la 11-a de Weimar-Orlamünde-Gräfenthal akiris post heredaĵdispartiĝo en 1414 la posedon de Kastelo Wespenstein kaj vivis surloke ĝis 1424. En 1426 li vendis la kastelon al duko Frederiko la 1-a (Saksio). Lia patro Oto la 10-a (Weimar-Orlamünde) jam en 1394, pro financaj kialoj, feŭdaĵigis la burgon por la Wettin-oj kun ĉiuj ĉi-apartenantaj vilaĝoj kaj rajtoj. La reston de sia vivo li pasigis ĉe la stelejo Burgstelle Herrenhof en Probstzella-Liĉtentanne kaj ankaŭ sur la bieno de la mortinta edzino, sur Kastelo Beichlingen.

En 1438 akiris la regnaj marŝaloj von Pappenheim kaj la kastelon kaj la regadon. La unua posedanto kaj fondanto de la gräfenthal-la linio estis Conrad von Pappenheim. Sebastian von Pappenheim, edzo de Ursula von Wallenrod, pligrandigis la rezidejon ekde 1517. En la intertempe ŝtata kastelo li akceptis en 1530 Martenon Luteron kaj la saksian princon-elektiston Johanon la Konstantan. Liaj filoj Veit (†1556), edzo de Elisabeth la 1-a de Brandenstein, kaj Achatius la 2-a (†1561), edzo de Elisabeth la 2-a de Brandenstein, daŭrigis la pligrandigon burgan ĝis 1541 kaj akceptis en 1547 lian moŝton imperiestran Karlon la 5-an kaj la Dukon de Alva. Joachim von Pappenheim mortis surloke en 1575. En la 19.12.1599 mortis la lasta dinastiano de la gräfenthal-a heredlinio, Christoff Ullrich von Pappenheim. Ekde la jaro 1612 tenis Philipp von Pappenheim el Bad Grönenbach-Rothenstein kune kun la nevo Maksimiliano la regadon super Gräfenthal. Post la morto de Filipo (1619) rericevis la tuton Maximilian von Pappenheim. Tiu ĉi devis vendi la regadon, pro ŝuldoj, en 1621 kontraŭ 130.000 guldenoj al duko Johano Filipo de Saksio-Altenburg el la Wettin-dinastio, kiu daŭre posedis la feŭdan potencon de la orlamündaĵoj.

Post 1621 rezidis surkastele la dukoj de Saksio-Altenburg kiel ankaŭ duka-saksia ĉefadministranto kaj impostisto. En 1679 ekposedantis la dukoj de Sachsen-Gotha, en 1680 dukoj de Sachsen-Saalfeld kaj de 1735 dukoj de Sachsen-Coburg-Saalfeld. En 1686 detruis multon de la kastelo fajrego; iĝis nur parta rekonstruo. En 1826 la distrikto Gräfenthal iĝis parto de la Duklando Sachsen-Meiningen. La kastelo estis ekde 1829 tribunalo urba kaj landa. Inter 1879-1949 troviĝis en ĝi la Tribunalo de unua instanco. Inter 1826-1829 la ĉefoficistejo ricevis la nunan aspekton. En 1920 la kastelon ekposedantis la nove kreita lando Turingio.

KonserviĝoRedakti

Hodiaŭ la kastelo havas gastejon kun granda bierĝardeno kaj pensionon; ĝi privatigitis en 1993. En la norda parto estas ankaŭ loĝejoj. Planatas aranĝo de muzeo ene. Konverviĝis ankaŭ kastela kapelo kie predikis Marteno Lutero mem. Ĝi uzatas ofte por geedziĝaj ceremonioj. Konserviĝis krome la oficistejo, la ĉefaj remparoj, la cisterno; kadukaj tegmenteroj riparitis. Sed la muroj flanke de la iama ĉefalirvojo tute terenfalis. En konstruaĵeroj de ĉe la ŝtupara turo kaj la ĝardeno multaj ĉambroj plenigitis per ŝtonrompitaĵoj. Iliaj iama uzo kaj eĉ situo estas ofte nekonataj. Elfosado dokumentada nur parte faritis. Arkoj, ŝtuparaj podietoj kaj pordoj liberigitis de koto aŭ remasonitis parte. La blazonofragmento de la Pappenheimer-oj super la iama ĉefenirejo (ĉ. 1530) ankaŭ renovigitis.

LiteraturoRedakti

  • Henry Bechtoldt: Chronik von Schloß Wespenstein. Gräfenthal, 2001

FontoRedakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Schloss Wespenstein en la germana Vikipedio.

Eksteraj ligilojRedakti