Landlimmuzeo Eichsfeld (Teistungen)

muzeo en Germanio

La Landlimmuzeo Eichsfeld (germane: Grenzlandmuseum Eichsfeld) troviĝas en Teistungen, Duderstädter Straße nr 5.

Landlimmuzeo Eichsfeld
muzeo
Lando Germanio vd
Situo Heilbad Heiligenstadt
Adreso Duderstädter Str. 7, 37339 Teistungen
Poŝtkodo 37339
Estiĝo 1995
Koordinatoj 51° 28′ 54″ N, 10° 15′ 47″ O (mapo)51.4816610.2631Koordinatoj: 51° 28′ 54″ N, 10° 15′ 47″ O (mapo)
Landlimmuzeo Eichsfeld (Teistungen) (Germanio)
Landlimmuzeo Eichsfeld (Teistungen) (Germanio)
DEC
Landlimmuzeo Eichsfeld (Teistungen)
Landlimmuzeo Eichsfeld (Teistungen)
Situo de Landlimmuzeo Eichsfeld (Teistungen)
Map
Landlimmuzeo Eichsfeld
Parto de Grenzübergang Worbis-Duderstadt vd
Retpaĝo http://www.grenzlandmuseum.de
vdr
Gvatoturo en eksa muelejo.
Ŝildo pri la falo de la landlimoj en 1989 en la regiono de Teistungen.

Priskribo redakti

La Landlimmuzeo Eichsfeld volas esti loko informiga kaj memoriga pri la divido de Germanlando kaj la perforte starigita landlimo interngermana. La 700 kvadratmetroj muzeaj dokumentas la kreskantan perfektigon de la enprizonigo de la propraj loĝantoj fare de la GDR-diktaturo disde la komencoj de simpla barilo post 1945 ĝis la multekosta kaj senmanka mura Moloĥo de la 1980-aj jaroj.

La malfermo de la landlimoj en aŭtuno 1989 post la Turniĝo kaj la monatoj ĝis la Germania reunuiĝo en oktobro de 1990 estas la temo je la fino de la ekspozicio. La ĉiutaga vivo de la orientgermanoj respektive de la loĝantoj de la baritaj landlimaj zonoj de GDR, la edukado laŭ t.n. komunismaj vidpunktoj, perforta elloĝigo kaj fuĝo estas aliaj fokusoj.

Kolektoj redakti

Konsistigas la muzeon la doganejo de la eksa limtransirejo Duderstadt/Worbis, la kontrolturo (restoj de iama muelejo) kaj la liberaeraj partoj kiuj viziteblas sur 4 kilometrojn longa rondirado. Tie ĉi videblas la landlimaĵoj (bariloj ktp.) ankoraŭ en originala stato.

En kunlaboro kun societoj naturprotektadaj en Turingio kaj la Fondaĵo Heinz Sielmann oni sukcesis meti 8 kilometrojn laŭlonge de la eksa landlimo kun siaj maloftaj faŭno kaj flaŭro sub mediprotektado. Ili invitas al belegaj rondmigradoj.

Klerigejo ĉemuzea ofertas al junuloj kaj plenkreskuloj la eblecon per kursoj kaj seminarioj plukleriĝi pri la GDR-sistemaĉo kiel ankaŭ pri ekologio kaj naturmedioj.

Literaturo redakti

Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2006, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 161

Eksteraj ligiloj redakti