Landlimmuzeo de Mödlareuth

muzeo en Germanio

La Landlimmuzeo de Mödlareuth (germane: Deutsch-Deutsches Museum Mödlareuth) troviĝas en la samnoma vilaĝo Mödlareuth en Germanujo kiu apartenas parte al la (okcidentgermana) bavara komunumo Töpen kaj parte al la (orientgermana) turingia komunumo Gefell montrante la realecon de pli ol 40 jaroj daŭrinta interngermana perforta dividiĝo.

Landlimmuzeo de Mödlareuth
subĉiela muzeo
Lando Germanio vd
Situo Mödlareuth
Koordinatoj 50° 24′ 53″ N, 11° 53′ 0″ O (mapo)50.41476666666711.883388888889Koordinatoj: 50° 24′ 53″ N, 11° 53′ 0″ O (mapo)
Landlimmuzeo de Mödlareuth (Germanio)
Landlimmuzeo de Mödlareuth (Germanio)
DEC
Landlimmuzeo de Mödlareuth
Landlimmuzeo de Mödlareuth
Situo de Landlimmuzeo de Mödlareuth
Map
Landlimmuzeo de Mödlareuth
Retpaĝo http://moedlareuth.de/
vdr
La situacio en julio 1949: transe troviĝas la sovete okupita Turingio.
La liberaera muzeo.

Priskribo redakti

 
Tannbach-rojo, landlimiga ĝis 1990

Usonanoj nomis la vilaĝon kun nur ĉ. 50 loĝantoj Malgranda Berlino, kiu same kiel la germana ĉefurbo iĝis simbolo por la germana malunuiĝo. Tie ĉi muro el betono dividis vilaĝon kun zono kun aliro malpermesita oriente, dum okcidente amasoj da turistoj venis gapadi.

La tragiko de la divido - politike, ekonomie, home - eble nenie alie tiom bone povas esti montrata.Temas pri la ĉiutaga vivo je ambaŭ flankoj de la muro kiel ankaŭ pri historiaj kaj politikaj kuntekstoj.

Krom la muzea infrastrukturo - kun arkivejoj, biblioteko, komunikila laborejo kaj deponejoj - atendas onin ankaŭ subĉiela areo estanta ĉ. 15.000 kvadratmetrojn granda. La plejparto de la aparte por Mödlareŭth faritaj enprizoniloj originale konservitis kaj aranĝo de brutala GDR-landlimprotektilaro eksplikatas. Ĝis la aranĝo de daŭra ekspozicio la muzeo prezentis variantajn nedaŭrajn elmontradojn pri la temokomplekso de interngermana dividiĝo.

Krome estas muzea kinejo kaj seminariejo kun po 70 sidlokoj. Rondgvidadoj kaj seminarioj specialigitaj por lernejaj klasoj kaj grupoj de plenkreskuloj estas la kerno de la politika klariglaboro.

Literaturo redakti

Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2006, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 67-68

Eksteraj ligiloj redakti

Hejmpaĝo de la muzeo. Arkivigite je 2014-07-24 per la retarkivo Wayback Machine