Landsort (sveda prononco: [²lanːdsʊʈ]) estas sveda vilaĝo kun lumturo sur la insulo Öja. La turo konstruiĝis en 1689, anstataŭ pli frua turo konstruita en 1651, kaj en 1870 oni aldonis supran konusan parto el fero. En tiu loko de antikvaj tempoj oni kutimis fari malfermitajn fajrojn por videbligi la insulon al maristoj. Post la konstruiĝo de la turo, la fajroj bruligis sinsekve karbon (ĝis 1840), kolzan oleon (ĝis 1887, kaj fine kerosenon ĝis 1938, kiam oni instalis elektran lumĵetilon. La svedia Marserva Instanco (svede, Sjöfartsverket) posedas kaj funkciigas la lumturon. Dum la 2-a Mondmilito kaj la Malvarma Milito, la vilaĝo estis militbazo por la svedia Marborda Artilerio. Landsort estas la plej suda punkto de la Stokholma arĥipelago, situante ĉe 58°44′23″N 17°51′57″E.

Landsort
setlejo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 58° 44′ N, 17° 52′ O (mapo)58.73960317.8658Koordinatoj: 58° 44′ N, 17° 52′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Landsort (Svedio)
Landsort (Svedio)
DEC
Landsort
Landsort
Situo de Landsort

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Landsort [+]
vdr