Lano estas malnova ĉeĥa mezurunuo de spaca areo kaj distanco. Plimulto de tiuj ĉi mezurunuoj en Bohemia reĝlando validis en periodo inter 1268-1756.

Areo redakti

Ekzistis kelke da mezurunuoj de la sama nomo, diferenciĝantaj per grandeco.

  • 1 lano reĝa = 12 sesdekoj da bedoj = 27,9452 ha
  • 1 lano pastra = 11 sesdekoj da bedoj = 25,6164 ha
  • 1 lano senjora = 10 sesdekoj da bedoj = 23,2876 ha
  • 1 lano bienista = 8 sesdekoj da bedoj = 18,6301 ha
  • 1 lano landa = 18,3001649 ha
  • 1 lano germana = 7,6597 ha

Distanco redakti

Lano estis uzata ankaŭ kiel mezurunuo de longo.

  • 1 lano = 7471,8 m

Literaturo redakti

  • MATĚJEK, František. Lano en historia evoluo (kun aparta vidpunkto al Moravio). Kompozicilibro de arkivaj laboroj, 1985, jar. 35, p. 285-330.