Laotoa (el la greka, ŝovanta ŝtono) estas la nomo de du roluloj de la helena mitologio:

  1. Laotoa estis edzino de Priamo, reĝo de Trojo, kaj patrino de Likaono kaj Polidoro. Ŝi estis filino de Alteso, reĝo de la leleganoj[1] kaj aliancano de ŝia edzo dum la Troja milito. Pro tio, Aĥilo disrabis Pedason, la ĉefurbo de la leleganoj.
  2. Laotoa estis ankaŭ filino de Tespio kaj Megameda. Ŝi amoris Heraklon, kun kiu ŝi havis filon nomitan Antifo[2].

Referencoj redakti

  1. Homero. Iliado, XXI, 85.
  2. Apolodoro. Mitologia Biblioteko, 2.7.8.