Sameio
(Alidirektita el Laplando)
Sameio aŭ Sameujo (nord-samee Sápmi, ankaŭ konata kiel Laplando) estas regiono loĝata de la sameoj, kovranta grandajn areojn en la nordo de Norvegio, Svedio kaj Finnlando, kaj iom en rusiaj lim-regionoj (Kola duoninsulo). Tradicie oni nomis ĉi tiun regionon Laponio aŭ Laponujo, sed tiu termino estas nuntempe eksdata kaj ofenda.
Sameio | |||||
---|---|---|---|---|---|
Regiono | |||||
Flago | |||||
| |||||
Lando | Norvegio, Svedio, Finnlando kaj Rusio | ||||
- koordinatoj | 67° 54′ 0″ N, 18° 31′ 0″ O (mapo)67.918.5167Koordinatoj: 67° 54′ 0″ N, 18° 31′ 0″ O (mapo) | ||||
Akvokolektejo | 388 350 km² (38 835 000 ha) [+] | ||||
Areo | 388 350 km² (38 835 000 ha) [+] | ||||
Loĝantaro | 2 000 000 [+] | ||||
Denseco | 5,15 loĝ./km² [+] [+] | ||||
Sameio | |||||
Vikimedia Komunejo: Sápmi [+] | |||||
Sameio egalas la areon, kie tradicie oni parolis (kaj et-kvante ankoraŭ parolas) la sameajn lingvojn.
Literaturo
redakti- Prof. Asbjørn Nesheim, La Laponoj de Norvegio kaj ilia historio, Norvegio Informoj, 1981, eld. Norvega ministerio de eksteraj rilatoj, ref. UDA 3009/81 ESP
- Carolus Linnaeus: Iter Lapponicum – Vojaĝo al Laponio (trad. kaj komentis Sten Johansson; helpis pri trad. de latinaĵoj István Ertl). Dum tiu veturado norden kaj en okcidentan Finnlandon Lineo verkas ian taglibron, en kiu li notas renkontojn kun bestoj (partikulare birdoj), plantoj (partikulare floroj) kaj homoj (partikulare sameoj). Multaj interesaj indikoj pri la vivo kaj kutimo de sameoj. En Beletra Almanako 35, junio 2019. pp. 88-102.
Vidu ankaŭ
redakti- la artikolon pri Lappland, la historia provinco de Svedio, kiu kovras la svedan parton de Sameio
- kaj pri Finnmark, la historia provinco de Norvegio, kiu kovras la norvegan kaj plej okcidentan parton de Sameio
- la artikolon pri Laponia gubernio, gubernio en Finnlando, kiu kovras la finnlandan parton de Sameio
Eksteraj ligiloj
redakti- Norvega Registara raporto pri sameoj
- paĝoj de la samea parlamento de Svedio Arkivigite je 2007-08-26 per la retarkivo Wayback Machine
Bidaro
redakti-
situo de Sameio
-
Pejzaĝo ĉe Jokkmokk, sveda Sameio
-
vidaĵo de la nacia parko Sarek (norvega Sameio)
-
Kebnekaise, la plej alta monto de Svedio