Ĉiela kastelo Laputa

Ĉiela kastelo Laputa (天空の城ラピュタ [tenkū no ŝiro rapjuta], "Laputa, la kastelo en la ĉielo") estas la dua kina animacia filmo de Studio Ghibli. Ĝi estis publikigita en 1986. La reĝisoro estis Mijazaki Hajao. La muzikon por tiu filmo komponis Hisaiŝi Ĝo.

Ĉiela Kastelo Laputa
animea filmo • longa movbilda filmo • original anime • anime feature film
Originala titolo 天空の城ラピュタ
[Tenkū no ŝiro Rapjuta]
Produktadlando Japanio
Originala lingvo japana lingvo
Kina aperdato 2 aŭg. 1986, 26 jun. 1987, 14 jul. 1989, 19 jul. 1991, 13 dec. 1991, 4 apr. 1992, 1 maj. 1992, 2 nov. 1992, 30 apr. 2004, 8 jun. 2006
Daŭro 124 minutoj
Ĝenro animeo
Reĝisoro(j) Mijazaki Hajao
Produktisto(j) Takahata Isao
Scenaro Mijazaki Hajao
Loko de rakonto Laputo
Muziko de Hisaiŝi Ĝo
Produktinta firmao Takahata Isao
IMDb
vdr

Kelkaj ideoj por tiu filmo estis preparitaj jam dek jaroj antaŭe per Mijazaki Hajao mem, kiam li estis dungita per la filmo-konzerno Tōhō por elpensi koncepton de televida serio, sed tiutempe la projekto ne estis realigita.

Intrigo redakti

La mondo de tiu filmo estas mondo, en kiu ekzistas la legendo de "Laputa", diranta, ke la homaro antaŭ longa tempo inventis pli kaj pli multaj metodoj por flugi, ĝis multaj urboj ŝvebis en la ĉielo, sed finfine unu post la alian falis surteren. Nur unu el ili — Laputa — restas ĝis nun en la ĉielo, sed estas kaŝata kontraŭ la okuloj de homoj.

La filmo komencas kun drama sceno, en kiu bando de piratoj atakas kaj invadas grandan aerŝipon, kaj Ŝita, provante eskapi, falas el fenestro suben kaj falante svenas...

Ĉefaj roluloj redakti

  • Ŝita (シータ [ŝīta])
La junulino Ŝita estas la protagonisto de tiu filmo. Ŝi posedas bluan ŝtonon kun misteraj fortoj, kiun ŝi heredis de ŝia patrino. Ŝi estas persekutata de bando de piratoj kaj ankaŭ de la armeo, kiuj volas uzi la ŝtonon por siaj celoj. Ŝita kontraŭe volas nur scii la veron pri la legendo de Laputa, ĉar ŝia ŝtono kaj ŝia sekreta familia nomo ŝajnas rilataj al Laputa.
  • Pazu (パズー [pazū])
La junulo Pazu, kies patro diris antaŭ sia morto, ke li vidis Laputa-n, sed neniu lin kredis. Kiam Pazu ekkonas junulinon Ŝita, li volas helpi al ŝi en la serĉo de Laputa kaj de la vero.
  • Muska (ムスカ [musuka])
La mistera registar-komisiito Muska kunlaboras kun la armeo por kapti junulinon Ŝita kaj ŝian ŝtonon. Li serĉas potencon kaj ankaŭ li posedas sekretan familian nomon...
  • Dora (ドーラ [dōra])
Dora estas la estrino de la piratoj. Ŝi zorgas pri siaj filoj kaj ne estas tiel malbona, kiel unue ŝajnas.
  • La filoj de Dora (ドーラの息子たち [dōra no musukotaĉi])
La filoj de Dora, ĉiuj iomete "patrinaj dorlotitoj", laboras kiel piratoj sub la ordono de ilia patrino.
  • Generalo (将軍 [ŝōgun]), li estas alparolata kiel Ekscelenco (閣下 [kakka])
La generalo de la armeo konkuras kontraŭ Musuka por Laputa, sed li pensas nur pri legendaj trezoroj.
  • Avĉjo Pomu (ポムじいさん [pomu-ĝīsan])
La grandaĝa ermito, kiu helpas al Ŝita kaj Pazu. Li avertas la gejunulojn pri la danĝeraj fortoj de la blua ŝtono.

Titolo en aliaj lingvoj redakti

lingvo titolo signifo
angla/UK Laputa: Castle in the Sky Laputa: kastelo en la ĉielo
angla/Usono Castle in the Sky kastelo en la ĉielo
ĉeĥa Laputa: Zámek v oblacích Laputa: kastelo en nuboj
franca Le château dans le ciel la kastelo en la ĉielo
germana Das Schloss im Himmel la kastelo en la ĉielo
hungara Laputa – az égi palota Laputa — la kastelo en la ĉielo
hispana el Castillo en el Cielo la kastelo en la ĉielo
itala Laputa: Castello nel Cielo Laputa, kastelo en la ĉielo
japana 天空の城ラピュタ kastelo en la ĉielo Laputa
korea 천공의 성 라퓨타 kastelo en la ĉielo Laputa
normĉina 天空之城 kastelo en la ĉielo
rusa Небесный замок Лапута ĉiela kastelo Laputa
serba Замак на небу kastelo en la ĉielo
taja เท็นคู ชิโระ โนะ ระปิวตะ ... ... ... Laputa