Larĝfolia sedo
La larĝfolia sedo (Sedum telephium, Sedum purpurascens aŭ Sedum purpureum) estas staŭdo, kiu apartenas al la Krasulacoj (Crassulaceae).
Larĝfolia sedo | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Sedum telephium
| ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Specio
| ||||||||||
Larĝfolia sedo | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||
La planto troviĝas sur humida, nutroriĉa grundo en vojrandoj, sub arbustaĵo, en malfermaj foliarbaroj kaj sur digoj. De nature ĝi troviĝas en Eŭrazio. Kultivaĵoj de ĝi estas plantitaj en ĝardenoj.
La planto fariĝas 25–60 cm alta.
Uzado redakti
Per rompo de la folio, membrano liberiĝas, kiu povas esti uzata ĉe la kuracado de malfermaj vundoj.