Lastras de Cuéllar

Lastras de Cuéllar [LAStras deKŬEljar] estas municipo en la centro de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la nordo de la provinco.

Lastras de Cuéllar
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 40352
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 318  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 18′ N, 4° 6′ U (mapo)41.297222222222-4.1075Koordinatoj: 41° 18′ N, 4° 6′ U (mapo) [+]
Alto 900 m [+]
Areo 65,42 km² (6 542 ha) [+]
Lastras de Cuéllar (Provinco Segovio)
Lastras de Cuéllar (Provinco Segovio)
DEC
Lastras de Cuéllar
Lastras de Cuéllar
Situo de Lastras de Cuéllar
Lastras de Cuéllar (Hispanio)
Lastras de Cuéllar (Hispanio)
DEC
Lastras de Cuéllar
Lastras de Cuéllar
Situo de Lastras de Cuéllar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lastras de Cuéllar [+]
vdr
Lastras de Cuéllar en la provinco Segovio.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 65,42 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 335 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 1 100 el 1957.

Ĝi distas 54 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Cuéllar, Hontalbilla, Fuentidueña, Cantalejo, Zarzuela del Pinar, Aguilafuente kaj Cabezuela. Ĝi estas inter la ĉefaj ekonomiaj centroj de la provinco: nome Cantalejo, Cuéllar kaj Segovio mem. Proksime estas la lagetoj Carrizal kaj Tenca.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj aparte ceramiko. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Maria Magdala kaj la ermitejo de La Serreta.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti