La insulo Late estas neloĝata vulkana insulo sudokcidente de Vavau en la reĝlando Tongo.

Tiu malgranda, 6-km-larĝa cirkla insulo Late, kuŝas laŭlonge de la arko de vulkano Tofua ĉirkaŭ 55 km OkSOk el la insulo Vava'u, enhavas 400-m-larĝan, 150-m-profundan krateron kun portempa lago. La vulkano staras 1500 m el la margrundo, kaj ties konusforma pinto atingas 540 m super marnivelo. Okazis nur du erupcioj en historia tempo, ambaŭ el la krateroj de la nordorienta flanko, kiu produktis eksplodan aktiveco kaj eblan lafofluojn en 1790 kaj 1854 respektive.

Ĝi estis malkovrita de la hispana ŝipoficiro Francisco Mourelle de la Rúa la 27an de februaro 1781, per la fregato Princesa. Ses jarojn poste ĝi estis esplorita de la franca esploristo Jean-François de La Pérouse. Ĝi estis denove vizitata de la brita ŝipoficiro Edward Edwards en 1791 kiu nomigis ĝin Bickerston. [1]

Koordinatoj: 18° 48′ 07″ S 174° 39′ 04″ U / 18.80194 °S, 174.65111 °U / -18.80194; -174.65111 (mapo)

Referencoj redakti

  1. Landin Carrasco, Amancio Mourelle de la Rúa, explorador del Pacífico Madrid, 1971, p.79.

Eksteraj ligiloj redakti