Lathrop estas urbo en la usona kantono San Joaquín en Kalifornio. Ĝi situas ĉe rivero San Joaquín, kiu preterfluas oriente kaj tie havas supermaran alton de nur ĉ. sep metroj, kvankam la maro (la Golfo de San-Francisko) foras 100 km.

Lathrop
urbo de Usono
Administrado
Poŝtkodo 95330
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 28 701  (2020) [+]
Loĝdenso 481 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 49′ N, 121° 17′ U (mapo)37.816944444444-121.28861111111Koordinatoj: 37° 49′ N, 121° 17′ U (mapo) [+]
Alto 23 m [+]
Areo 59,654626 km² ( 596 5.4 626 ha) [+]
Lathrop (Kalifornio)
Lathrop (Kalifornio)
DEC
Lathrop
Lathrop
Lokigo de Kalifornio en Usono
Situo de Lathrop

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lathrop, California [+]
vdr

Lathrop ambicias havi 70.000 loĝantojn ĝis 2030, do kvarobligi sian loĝantaron. En 2009 pli ol 100.000 homoj loĝis en distanco de malpli ol sep mejloj (11,3 km) de ĝi.

En 1869 ĉe Lathrop estis malfermita la fervoja ponto Mossdale Bridge super rivero San Joaquín. Tiu ĉi ponto kompletigis la unuan fervojan ligon inter la okcidenta kaj orienta marbordoj de Usono.