Laŭnĉpado
(Alidirektita el Launchpad)
Laŭnĉpado (angle Launchpad) estas retejo kaj retaplikaĵo, programita de Canonical Ltd, por oferi subtenajn ilojn al evoluigantoj kaj kunlaborantoj (tradukistoj, artistoj, helpistoj, aliuloj) por la kunlaboro en programaroj. Ĝi aktuale estas uzata por la subteno de la evoluo de Anewt, Avant Window Navigator, Bazaar, Exaile, Extreme Tux Racer, Jakosher, GASP, Gladex, Gnome Do, Linukso Mint, LottaNZB, Me TV, Miro, Mixxx, OpenERP, PyRoom, SchoolTool, SilvaCMS, TangoCMS, Terminator, Ubuntu kaj Zope[1].
Launchpad | |
---|---|
libera kaj malfermitkoda programaro • programforĝejo • retejo • datena biblioteko | |
Retadreso | launchpad.net |
Kategorio | Projekt-administrado |
Lingvo(j) | Angla |
Posedanto | Canonical Ltd |
Eroj redakti
La ĉefaj eroj de Launchpad estas:
- Code (kodo)
- Bugs (cimo)
- Blueprints
- Translations (tradukoj)
- Answers (respondoj)
- Soyuz
Notoj redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- angle Oficiala retejo
- angle Ubuntu ĉe Launchpad