Laurak Bat (eŭske: «La kvar -- Unu») estas blazono, kiu koncernas la eŭskajn provincojn situantajn en Hispanio. Kompare kun Zazpiak Bat, malaperis simboloj rilataj al reĝeco. La ruĝa leono en la unua kvarono reprezentas Reĝlandon de Leono kaj simbolas atakantojn.

Laurak Bat, 1-a versio
Alavo - Biskajo
Gipusko - Navaro
Laurak Bat, 2-a versio

En la unua versio, uzata de la eŭska registaro (1936-1937/1978-1985), krom Alavo, Biskajo kaj Gipusko, ĝi ankaŭ inkluzivis Navaron.

En la dua versio, oficiale uzata ekde 1985, pro la transiro de Navaro en 1982 de Eŭska Aŭtonoma Komunumo al propra aŭtonoma komunumo, la kvara kvarono restis tute ruĝa. Laŭ la hispana konstitucio, Navaro povas per referendumo decidi reveni en Eŭskan Aŭtonoman komunumon.

Vidu ankaŭ redakti