En romia mitologio, Laverna estis unu el la diinoj de la submondo. Ŝi estis honorigita per la ofero de trinkaĵo kun la maldekstra mano. La poeto Horacio, sed ankaŭ la verkisto Plaŭto rigardis ŝin kiel la diinon de la ŝtelistoj.

En Romo, ŝia sanktejo situis apud la Porta Lavernalis.

Fontoj redakti

  • Michael Jordon, Encyclopedia of Gods, Kyle Cathie Limited, 2002