Leĝo de Deviga Obeo

La Leĝo de Deviga Obeo aŭ en hispana Ley de Obediencia Debida numero 23.521 estis leĝo aprobita en Argentino la 4-a de junio de 1987, dum la registaro de Raúl Alfonsín, kiu fiksis supozon iuris et de iure rilate al krimoj faritaj de la membroj de la Armitaj Fortoj dum la Malpura Milito en Argentino kaj la diktaturo nomita Proceso de Reorganización Nacional ne estis punendaj, ĉar ili agis laŭ la nomita Deviga Obeo nome "obediencia debida" (militista koncepto laŭ kiu la subuloj faras nur obeon de la ordenoj el superuloj kaj ne respondecas je tio).

Tiu regulo ŝajne aperis post la insurekcioj de la ekstremdekstraj militistoj nome "carapintadas", laŭ iniciato de la registaro de Alfonsín, por klopodi elteni la malkontenton de la oficiroj de la Argentina Armeo, senkulpigante militistojn sub la rango de kolonelo (kondiĉe ke ili ne alproprigis sin de infanoj aŭ domoj de malaperigitoj), el respondeco ĉe la deliktoj fifaritaj laŭ ordonoj militistaj. Tiele oni finigis la procesojn kontraŭ akuzitoj pro ŝtata terorismo kiuj ne estis ankoraŭ kondamnitaj ĝis tiam. Tamen ĝi estis anoncita antaŭ la insurekcioj de la carapintadas; en marto de 1987 de la propra Alfonsín en publika diskurso en Las Perdices, Kordobo[1] kaj jam dum la kampanjo de 1983 en kiu Alfonsín insistis per la neceso agnoski ke la Armitaj Fortoj funkcias laŭ la regulo de “obediencia debida”[2] kaj ke ekzistis “tri niveloj de respondeco”; aliflanke la juĝoj pro ŝtata terorismo pluis laŭlonge de la tuta regado de Alfonsín.

Kelkaj el tiuj kiuj profitis el tiu leĝo estis la eks-kapitano Alfredo Ignacio Astiz, la kapitano Adolfo Donda kaj la generalo (R) Antonio Domingo Bussi, kontraŭ kiuj estis pruvoj de farado de krimoj kontraŭ la homeco.

La leĝoj de Fina Punkto (1986) kaj de Deviga Obeo (1987), kunto a los forpardonoj fare de Carlos Menem (1989-1990), estas konataj inter ties kritikantoj kiel la leĝoj de senpuneco.

La leĝo 25.779, aprobita en 2003, finfine deklaris la senvalidecon de la Leĝo de Deviga Obeo, kiu jam estis antaŭe malaprobita.

Notoj redakti

  1. La Nación 24/3/1987
  2. Ferrari, Gastón, 198, 201, Planeta, isbn=978-950-49-3160-7, paĝo 22, Buenos Aires.