Leĝodona povo (Votuporanga-SP)
La leĝodona povo de Votuporango portugale nomiĝas Câmara Municipal de Votuporanga (municipa ĉambro de Votuporango). Ĝi estis fondita la 1-an de januaro 1948 kaj konsistas el 15 magistratanoj, elektitaj el civitanoj de la brazila urbo Votuporango, aĝantaj ekde 16 jaroj.
Leĝodona povo | ||
---|---|---|
Câmara Municipal de Votuporanga | ||
organizaĵo | ||
Komenco | 1-a de januaro 1948 | |
Sidejo | Votuporango | |
Tipo | Urba leĝodona povo | |
Estr(ar)o | Sérgio Adriano Pereira | |
Retejo | www.camaravotuporanga.sp.gov.br | |
La oficperiodo de la magistratanoj estas kvar jaroj, kaj ili respondecas interalie pri:
- leĝdoni pri aferoj de socia intereso;
- leĝdoni pri la urba imposta sistemo;
- rajtigi sendevigojn, impostajn amnestiojn kaj ŝuldomildigon;
- taksi kaj proponi amendojn al la plurjara plano, al la leĝo pri buĝetaj gvidlinioj kaj al la jara buĝeto, kaj ankaŭ rajtigi la malfermon de suplementaj, specialaj kaj eksterordinaraj kreditoj;
- aprobi la ombrelplanon kaj urban leĝaron;
- limigi la urban perimetron;
- leĝodoni pri la jura reĝimo por municipaj dungitoj.
La magistratanoj ankaŭ respondecas pri kontrolado de la agoj de la plenuma povo koncerne al sociaj interesoj kaj ilia laŭleĝeco.
La magistratejo de Votuporango situas en la placo Vereador Viana Filho, n-ro 3819, kvartalo Vila América.
Referencoj
redakti- ↑ Informoj el la institucia paĝo ĉe la retejo de la leĝodona povo de Votuporango Arkivigite je 2021-08-08 per la retarkivo Wayback Machine portugale