Leĝodona povo (Votuporanga-SP)

(Alidirektita el Leĝodona povo de Votuporango)

La leĝodona povo de Votuporango portugale nomiĝas Câmara Municipal de Votuporanga (municipa ĉambro de Votuporango). Ĝi estis fondita la 1-an de januaro 1948 kaj konsistas el 15 magistratanoj, elektitaj el civitanoj de la brazila urbo Votuporango, aĝantaj ekde 16 jaroj.

Leĝodona povo
Câmara Municipal de Votuporanga
organizaĵo
Komenco 1-a de januaro 1948
Sidejo Votuporango

 Brazilo

Tipo Urba leĝodona povo
Estr(ar)o Sérgio Adriano Pereira
Retejo www.camaravotuporanga.sp.gov.br
vdr

La oficperiodo de la magistratanoj estas kvar jaroj, kaj ili respondecas interalie pri:

  • leĝdoni pri aferoj de socia intereso;
  • leĝdoni pri la urba imposta sistemo;
  • rajtigi sendevigojn, impostajn amnestiojn kaj ŝuldomildigon;
  • taksi kaj proponi amendojn al la plurjara plano, al la leĝo pri buĝetaj gvidlinioj kaj al la jara buĝeto, kaj ankaŭ rajtigi la malfermon de suplementaj, specialaj kaj eksterordinaraj kreditoj;
  • aprobi la ombrelplanon kaj urban leĝaron;
  • limigi la urban perimetron;
  • leĝodoni pri la jura reĝimo por municipaj dungitoj.

La magistratanoj ankaŭ respondecas pri kontrolado de la agoj de la plenuma povo koncerne al sociaj interesoj kaj ilia laŭleĝeco.

La magistratejo de Votuporango situas en la placo Vereador Viana Filho, n-ro 3819, kvartalo Vila América.

[1]

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti