Lebanono (Pensilvanio)
urbo kaj kantona centro en Pensilvanio, Usono
Lebanono, (angle Lebanon) nomiĝis angle "Steitztown," sed nun nomiĝas "Lebanon", kiel la montaro Lebanono en la okcidentazia lando Libano (ankaŭ "Lebanon" angle), ĉar la cedroj similas la lebanonajn cedrojn. Ĝi lokiĝas en la samnoma kantono Lebanon en la subŝtato Pensilvanio de Usono. La urbo kaj do ankaŭ la ĉirkaŭa kantono situas rekte inter la pli grandaj urboj Harrisburg kun la kantono Daŭfeno okcidente kaj Reading kun la kantono Berks pli oriente. En 2020, 26 841 homoj loĝis en la urbo Lebanono (por komparo, en 2000 estis 24 461, la urbo do modere kreskas). La urbo estis ekloĝigata de neindianoj en 1720 kaj en 1753 la urbo estis planita. La 25-an de novembro 1885 ĝi urbiĝis oficiale. Lebanono havas 4 konsilantaranojn kaj urbestron.
Lebanono | |||
---|---|---|---|
urbo de Pensilvanio kantona sidejo home rule municipality of Pennsylvania (en) vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 17042 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 26 814 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 6 430 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 21′ N, 76° 25′ U (mapo)40.3417-76.4208Koordinatoj: 40° 21′ N, 76° 25′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 338 m [+] | ||
Areo | 4,17 km² ( 417 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Lebanon, Pennsylvania [+] | |||