Lekande pojkar på stranden

pentraĵo de Albert Edelfelt

Lekande pojkar på stranden (finne Leikkiviä poikia rannalla aŭ pli malofte Kolme lasta veden äärellä) estas unu el la plej konataj pentraĵoj de Albert Edelfelt, konata svedlingva finnlanda artisto. Li pentris ĝin en 1884 en Haikko. Ĝi situas nuntempe en muzeo Ateneum en Helsinko. En la pentraĵo tri knaboj ludas per ludŝipoj en finna insularo. Edelfelt salajrigis kiel modeloj du knabojn. Modelo de du senĉemizaj knaboj estis sama knabo. Alteco de la pentraĵo estas 90 cm kaj larĝeco 107 cm. Ĝi estas unu el la plej konataj pentraĵoj de la orepoko de finnlanda pentrarto.