Lenarcice
Lenarcice (antaŭe Linhartowice, ĉeĥe: Linhartovy, germane: Geppersdorf) estas vilaĝo en suda Pollando, en Opola provinco, en distrikto Głubczyce, en komunumo Głubczyce, en sudorienta parto de montetaro Zlatohorská vrchovina sur rivero Opavice sur ĉeĥa-pola limo.
Lenarcice | |
ĉeĥe: Linhartovy, germane: Geppersdorf | |
municipo | |
Lenarcice
| |
Oficiala nomo: Lenarcice | |
Ŝtato | Pollando |
---|---|
Regiono | Opola provinco |
Distrikto | Distrikto Głubczyce |
Komunumo | Komunumo Głubczyce |
Historia regiono | Silezio |
Najbaras kun | Opawica nordokcidente, Krasne Pole sudoriente |
Rivero | Opavice |
Situo | Lenarcice |
- koordinatoj | 50° 08′ 08″ N 17° 37′ 36″ O / 50.13556 °N, 17.62667 °O (mapo) |
Loĝantaro | 60 (2011) |
Unua skribmencio | 1330 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 48-100 |
Telefona antaŭkodo | (+48) 77 |
Aŭtokodoj | OGL |
SIMC | 0494321 |
Situo enkadre de Pollando
| |
Vikimedia Komunejo: Lenarcice | |
Naturo redakti
La vilaĝo troviĝas en naturparko PPR Mokre - Lewice.
Historio redakti
En la jaro 1742 la vilaĝo estis dividita inter Aŭstrio kaj Prusio. La prusia parto hodiaŭ estas en Pollando. La aŭstria parto hodiaŭ estas parto de municipo Linhartovy, kaj tiu estas parto de urbo Město Albrechtice en Ĉeĥio.
Transporto redakti
En la vilaĝo troviĝas ŝosea limpasejo ĝis Ĉeĥio Lenarcice – Linhartovy por veturiloj ĝis 2 tunoj.
Memorindaĵoj redakti
- ruinoj de plantdomo (oranĝejo) de Kastelo en Linhartovy
Fotoj redakti
-
Lenarcice
-
Lenarcice
-
Lenarcice
-
Lima ponto kun rivero Opavice en Lenarcice