Lenin estis fungo (ruse Ленин — гриб) estis televida eksperimento de la muzikisto Sergej Kurjoĥin kaj la ĵurnalisto Sergej Ŝolohov, elsendita unuafoje kadre de la elsendaĵo "La kvina rado" (Пятое колесо) la 17-an de majo 1991 de la leningrada televido. La temo estis traktata kvazaŭ per intervjuo, kiun donis Kurjoĥin.

Enhavo redakti

 
En 1917 Lenin paroladis starante sur tanko.

Sergej Kurjoĥin evoluigis miton, laŭ kiu Lenin grandkvante konsumis halucinogenajn fungojn kaj transformiĝis al fungo. Ĉi tiu absurda tezo ne estis tuj malkaŝita al la televidantoj. Kreiĝis iom post iom la iluzio de logika diskuto kun citaĵoj el pluraj fontoj. Efekto de aŭtentikeco estis kreita helpe de manipulado de faktoj kaj konfuzaj deklaroj, kiuj ne havis ajnan sencon, tamen estis inĝenie prezentataj de la aŭtoroj kiel "science apogataj".

Oni precizigis, ke Lenin vere estis fungo kaj direktata per radiaj ondoj el Meksiko (kiu ne nur estas najbara al Usono, sed ankaŭ estis rifuĝejo de Lev Trockij). Kiel pruvilojn oni prezentis argumentojn evidente absurdajn aŭ mistikajn, ekzemple:

  • Post sia reveno rusien en aprilo 1917 Lenin en Sankt-Peterburgo parolis publike starante sur la tegmento de kirasita armea veturilo (de tipo Ostin-Putilovec, "bronevik")[1]. Tiu parolado iĝis simbolo de la posta bolŝevika revolucio. La aŭtoroj de la televida elsendaĵo prezentis mem faritajn skizojn pri simileco inter la formoj de la tanko kaj de la subtera micelio de amanitoj, halucinogenaj fungoj tradicie uzataj en kelkaj partoj de Rusio.
  • La elsendaĵo menciis, ke ekzistas franca plado nomata "ninel" ("lenin" inverse legita), kiu estas preparata el fungoj.

Ideoj redakti

La vidvino de Kurjoĥin atestis en intervjuo donita al la gazeto Komsomolskaja Pravda[2]:

 
 Идея программы родилась так: как-то Сергей увидел передачу о смерти Сергея Есенина. Автор программы выстраивал доказательство того, что поэта убили, на совершенно абсурдных вещах. Показывали фотографии похорон Есенина и за кадром говорили: «Посмотрите, куда смотрит этот человек, а вот этот смотрит в другую сторону, и это означает, что Есенина убили…» Сергей посмотрел программу и сказал мне: «Так можно доказать всё что угодно».   La ideo pri la programo naskiĝis jene: Sergejo vidis elsendaĵon pri la morto de Sergej Jesenin. La aŭtoro de la elsendaĵo montris kiel pruvilon, ke la poeto estis mortigita, absurdaĵojn. Estis montritaj fotoj de la entombigo de Jesenin, dum kio komentis voĉo: "Rigardu kien rigardas ĉi tiu homo, sed tiu rigardas aliflanken, kaj tio signifas, ke Jesenin estis mortigita." Sergejo diris al mi vidinte tiun programon: "Tiel eblas pruvi ĉion ajn." 

Sekvoj redakti

En intervjuo donita de Sergej Ŝolohov kaj publikigita en la revuo Krestjanka li atestas, ke la tagon post la elsendo delegacio de bolŝevikaj veteranoj deziris klarigon, ĉu vere Lenin estis fungo. Galina Barina, funkciulo de la partio, neis tiun fakton dirante "Ĉar mamulo ne povas esti planto".[3]

Notoj redakti

  1. Броневик Ленина. avtogorod.net. Arkivita el la originalo je 2013-01-27. Alirita 2013-03-09.
  2. Анастасия Курехина: Сергей был очень светлым человеком (ruse). Komsomolskaja Pravda (2005-08-18). Alirita 2013-03-09.
  3. Тихий Шолохов (ruse). Krestjanka (kopio ĉe web.archive.org). Arkivita el la originalo je 2010-01-13. Alirita 2013-03-09 (arĥivo).

Eksteraj ligiloj redakti