Lennart Åberg

(Alidirektita el Lennart Aberg)

Lennart ÅBERG (1912-1996), unu el la plej konataj svedaj e-istoj, honora membro de Sveda E-Federacio, mortis 1996 en Gotenburgo, kie li animis - precipe en la 70-aj jaroj - la agadgrupon Inter. Esperantisto ekde 1934 kaj ĉiam membro unue de Internacia E-Ligo, poste de UEA, dum pli ol 30 jaroj delegito pri E-informado, turismo kaj UN-aferoj, li longe prezidis la klubon en Skövde, motoris la svedajn kongresojn en tiu urbo (1939, 1949,1956), gvidis sennombrajn kursojn, kaj organizis multajn aranĝojn kaj prelegvojaĝojn por eksterlandaj esperantistoj.

Lennart Åberg
Persona informo
Naskiĝo 7-an de aŭgusto 1912 (1912-08-07)
Morto 19-an de marto 1996 (1996-03-19) (83-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Svedio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr