Leonotis leonurus, en iuj lingvoj ankaŭ nomate "leona vosto" aŭ "leona orelo" (ekzemple angle "Lion's Tail" aŭ "Lion's Ear", germane "Löwenohr"), estas specio de planto en la genro leonotis kaj la planta familio lamiacoj (al kio apartenas ankaŭ ekzemple mento). La planto hejmas precipe en suda Afriko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Leonotis leonurus
Leonotis leonurus
Leonotis leonurus
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Ordo: Lamialoj
Familio: Lamiacoj
Genro: Leonotis
Specio: L. leonurus
Leonotis leonurus
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Medicina uzo redakti

La farmacia kompanio Newstar-Chem en sia retejo asertas [1] Arkivigite je 2008-05-15 per la retarkivo Wayback Machine, ke la planto estu medicine aplikebla interalie cele al reguligo de malregula menstruo, kontraŭ utera hemoragio kaj dismenoreo. Bestaj eksperimentoj laŭ tiu kompanio ankaŭ indikis ke plantaj preparaĵoj povus plibonigi la nutron de periferaj angiaj, kor-angiaj kaj koraj muskoloj, povus plibonigi la sangofluon kaj havu kontraŭ-tromban efikon.

 
floroj de la planto Leonotis Leonurus

La kutima preparmaniero estas rikolti kaj sekigi la foliojn, por sekve boligi tizanon el ili.

Plia eksperimenta besta studo sugestis ke la akvoza folia ekstrahaĵo de la planto posedu kontraŭdolorajn, kontraŭinflamajn kaj glikemio-malplialtigan efikon, laŭ kiu la eksperimentintoj konkludis ke tute kompreneblas la popol-medicina uzo de la planto en la kontrolo de iuj dolorigaj inflamaj malsanoj kaj ankaŭ de diabeto en iuj tradiciaj komunumoj de suda Afriko.[2].

La planto estas unu el pluraj deklaritaj herboj en la produktaĵo "Spico" origine vendita sub la pretendo esti incenso de pluraj herboj, sed fakte provizita per aldona sintetika narkotaĵo kaj uzita kiel moda drogo. La droga efiko do probable ne rilatas al la aldono de la planto al la miksaĵo, sed al la aldona sintetika narkotaĵo, kaj la deklaritaj herboj "ŝajnigu" sendanĝerecon de la produktaĵo.

Eksteraj ligiloj redakti