Leynar (prononco [ˈlɛiːnaɹ]; dane: Lejnum) estas vilaĝo en okcidento de Streymoy, Ferooj. Ĝi havis 113 loĝantojn la 1-an de januaro 2007. Ĝi apartenas al distrikto Kvívík.

Leynar havas malgrandan sablan strandon (Leynarsandur), kiu estas ŝatata banadejo de la loĝantoj okaze de ebla vetero. Tra la loko fluas la rojo Leynará kaj en la proksimo troviĝas la lago Leynavatn, kiu estas tre ŝatata inter la fiŝkaptistoj. Ĉe Leynar troviĝas la orienta fino de la Vágatunnilin.