Streymoy (dane Strømø, Eo Insulo de la fluoj) estas plej granda kaj loĝantara insulo de Ferooj. Sur ĝi situas la ĉefurbo Tórshavn. La insulo havas loĝantaron de 18-20.000, tie vivas 40 % de loĝantoj de Ferooj.

Ŝablono:Informkesto insulo/zorgado/Bildo mankas
Streymoy
insulo
Akvejo Norda Atlantiko
Insularo Ferooj
Geografia situo 62° 8′ N, 7° 1′ U (mapo)62.131666666667-7.0194444444444789Koordinatoj: 62° 8′ N, 7° 1′ U (mapo) f1
Situo de Streymoy
Situo de Streymoy
Areo 373,5 km² f4
Plej alta loko Kopsenni
789 mf5
Loĝantaro 21 900 (1-a de januaro 2007)
59 loĝ./km²
Ĉefa loko Tórshavn
Mapo de Streymoy
Mapo de Streymoy
vdr

Geografio redakti

La insulo estas longeta kaj etendiĝas ĉirkaŭ nordokcidente-sudoriente. Ĝi longas 47 km, larĝas 10 km. Ĝian nordan kaj okcidentan partojn formas preskaŭ vertikalaj birdonestaj rokoj, dum la orienta parto havas profundajn fjordojn (inter ili Kollafjørður kaj Kaldbaksfjørður) kaj komunumojn, situantajn ĉe riveretaj alfluoj. En interno de la insulo alternas altaj montoj (plej alta Kopsenni, 789 m) kaj profundaj valoj.

Simile al aliaj insuloj de Ferooj, ankaŭ tie troviĝas multaj mallongaj riveretoj kaj etaj lagoj. La plantaro estas karazterize senarba.

La insulojn Streymoy kaj Eysturoy dividas la mallarĝa markolo Sundini. Okcidente de ĝi situas Vágar, sude Sandoy. Ĉe suda pinto de la insulo troviĝas tri malgrandaj insuloj Koltur, Hestur kaj Nólsoy.

Trafiko redakti

 
Skælingsfjall, vintre

Ĉiun komunumon de la insulo interligas pavumitaj vojoj. La ĉefa alira vojo de Tórshavn trairas 2,8 km longan tunelon Kollafjarðartunnilin. La insulon interligas al Eysturoy la Streymin-ponto super la markolo Sundini. Oni inaŭguris en 2002 la 4 km longan submaran tunelon Vágatunnilin, kiu interligas Streymoy al Vágar, tiel ebligante trafikon inter la tri ĉefaj insuloj.