La Streymin-ponto (feroe: Brúgvin um Streymin) estas ponto sur Ferooj, kiu superas Sundini, kaj interligas du insulojn, Streymoy kaj Eysturoy. Ĝia nomo venas de „Streymin”, plej mallarĝa parto de Sundini, kiu estas forte inluata je tajda kurondo.

La Streymin-ponto

Oni nomas kelkfoje, ŝerce la ponton ponto super la Atlantiko.

Historio redakti

La 220 m longa ponto estis inaŭgurita la 30-an de oktobro 1973 kaj interligas la okcidentan Nesvík kaj la orientan Oyrarbakki kaj Norðskáli. La pli frue tie trafikantajn pramojn ŝanĝis unue private funkciigataj midibusoj, pli poste la bluaj interlokaj busoj de la Strandfaraskip Landsins.