Hestur (alinome Hestoy, dane Hestø) estas insulo sur Ferooj. Ĝia nomo signifas en la feroa lingvo ĉevalo.

Hestur
Okcidenta flanko de Hestur
Okcidenta flanko de Hestur
insulo
Akvejo Atlantika oceano
Insularo Ferooj
Geografia situo 61° 57′ 17″ N, 6° 53′ 15″ U (mapo)61.954716666667-6.8874805555556421Koordinatoj: 61° 57′ 17″ N, 6° 53′ 15″ U (mapo) f1
Situo de Hestur
Situo de Hestur

Map

Areo 6,1 km² f4
Plej alta loko Eggjarrók kaj Múlin
421 mf5
Loĝantaro 27 (1-a de januaro 2011)
4,4 loĝ./km²
Ĉefa loko Hestur
Mapo de Hestur
Mapo de Hestur
vdr

Geografio redakti

 
Hestur

La insulo havas la areon de 5,90 km², situas okcidente de Streymoy kaj sude de Koltur. Ĝia orienta parto estas kruta montoflanko, konvenas per ŝipa alproksimiĝo nur ĉe vilaĝo Hestur. La okcidentan bordon formas krutaj rokmuroj, kiuj donas hejmon por multaj birdospecioj. El ĝiaj, pintaj, pinglosimilaj rokoj famas la Álvastakkur. Sub la birdorokoj troviĝas kavernoj, kiuj kelkfoje estas uzataj por koncertoj. Sur plej suda punkto de la insulo troviĝas lumturo.

Sur la insulo troviĝas kvar montoj: Nakkur (296 m), Múlin (421 m), Eggjarók (421 m) kaj Álvastakkur (125 m). La supro de la insulo estas relative plata areo kun kvar etaj, pitoreskaj lagetoj, el kiuj la plej granda estas Fagradalsvatn, alia estas Hálsvatn.

Historio redakti

Hestur estas loĝata jam ekde la vikinga epoko, ĝia plej malnova setlejo estis la nun jam ne plu loĝata Hælur sur suda parto de la insulo, kie estis pli favoraj kondiĉoj por la agrikulturo, sed la loĝantoj ne povis fiŝkaptado, tiel ili translokiĝis al la orienta bordo de la insulo.

Populacio redakti

La sola loĝata setlejo de la insulo estas Hestur, kun 35-40 loĝantoj.