Liam Dall Ó hIfearnáin

Liam Dall Ó hIfearnáin ("blinda Liam Ó hIfearnáin"), 1709-1803, estis irlanda poeto el la sud-okcidenta parto de Tiobraid Árann (angle Tipperary), kiu verkis kelkajn tre famajn poemojn, kiel "Pé in Éirinn í" (Kiu ajn en Irlando ŝi estas); "Uaill-ghuth an Aoibhnis" (La kriega voĉo de ĝojo); kaj "Caitlín Ní Uallacháin". Tiu lasta nomo fariĝis sinonimo de Irlando mem, laŭ la tradicio de la "aisling", tradicia poemo kie la poeto vidas Irlandon kiel belan nigraharan virinon kiu estas tre longe en sklaveco, sed kiu sonĝas pri libereco.

Liam Dall Ó hIfearnáin
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1719 (1719-11-30)
en Lattin
Morto 30-an de novembro 1802 (1802-11-30) (83-jaraĝa)
Profesio
Okupo poeto vd
vdr