Dum la mezepoko kaj la en Francio tielnomita "malnova reĝimo" (antaŭ la Franca revolucio de 1789) ekzistis uzadrajto, kiu ebligis paŝti senpage siajn gregbestojn ekster sia propra grundo, sur bordoj de vojoj, la senkulturejoj, aŭ grundoj postrikolte senigitaj de siaj kulturoj, la alttrunkaj arbaroj, aŭ la arbidejoj malpli ol 4-5 jaraj. Dum la feŭda epoko, posedanto de grundo perdas sian ekxskluzivan rajton je ĝi depost la rikolto, aŭ la unua falĉado ĉe herbejo, la stoploj aŭ falintaj spikoj povas rajte uzati de iu ajn. Tiu praktiko ebligis dum jarcentoj la malriĉuloj tamen vivi kaj vivteni gregbestojn (unu-du maksimume) eĉ ne havante teron al si. Tiu rajto, kiu malhelpis ke oni forbaru la grundpecojn, estis disputita en la 18-a jarcento (en Anglio, ekde la 16-a, legu pri tio la unuan ĉapitron de Utopio de Thomas More) far posedantoj dezirante utiligi siajn terenojn dum tuta jaro, laŭ novaj kulturmetodoj. En Francio reĝa edikto en 1761 donis rajton ĉirkaŭbari pluggrundojn kaj herbejojn. Sed ĝi estis malbone akceptita kaj estis multa da procesoj kaj perfortaj rompoj de bariloj. Multaj el la Cahiers de doléances (= plendo-kajeroj) verkitaj en 1789 petas la restarigon de la rajto de libera paŝto.