Liberecana Movado en Hispanio

movado kaj por organizo anarkiisma hispana

La Liberecana Movado aŭ en hispana Movimiento Libertario (MLE) estis termino uzita kaj por movado kaj por organizo anarkiisma hispana fondita fine de la Hispana Enlanda Milito fare de la CNT, la FAI kaj la FIJL por disvolvigi kunan agadon eksterleĝan en la interno de Hispanio, dum la epoko de la diktaturo de Francisco Franco, kaj laŭleĝa en la ekzilo, kie ĝi zorgis pri la miloj de anarkisindikatistaj rifuĝintoj kiuj estis tiam en Francio. La nacia konsilantaro de la ML instaliĝis en Parizo, kaj okupis la postenon de ĝenerala sekretario Germinal Esgleas post la morto de Mariano Rodríguez Vázquez la 18an de junio de 1939. Laŭlonge de la periodo de la frankisma reĝimo la diversaj organizoj membroj evoluis kaj fine ĝuste antaŭ la Hispana transiro al la demokratio, praktike nur la CNT pluhavis vivan forton. Por la epoko de la Hispana Enlanda Milito, oni konsideras ankaŭ la porvirinan organizon Mujeres Libres kiel parto de la MLE.

Literaturo redakti

  • Heine, Hartmut (1983). La oposición política al franquismo. De 1939 a 1952. Barcelona: Crítica. ISBN 84-7423-198-1.

Vidu ankaŭ redakti